Percy Jackson kaj la Olimpanoj

Percy Jackson kaj la Olimpanoj - angle Percy Jackson & the Olympians, ofte mallongigata al nur Percy Jackson, en aliaj lingvoj koresponde - estas pentalogio (do serio de kvin libroj) de romanoj pri aventurado, mitologia fikcio kaj fantasto, de la usona verkisto Rick Riordan. Pli ol 45 milionoj da kopioj de la libroj estis venditaj en pli ol 35 landoj.

La unuopaj libroj estas

  • La fulma ŝtelisto (angle The Lightning Thief, tiulingve publikigita en 2005)
  • La maro de monstroj (angle The Sea of Monsters, publikigita en 2006)
  • la malbeno de la titano (angle The Titan's Curse, publikigita en 2007)
  • la batalo de la labirinto (angle The Battle of the Labyrinth, publikigita en 2008)
  • la lasta olimpano (angle The Last Olympian, publikigita en 2009)

Poste, inter la jaroj 2010 kaj 2014 kvin suplementaj libroj estis publikigitaj je la seria nomo La Herooj de Olimpo. Ili daŭrigas la rakonton, sed ankaŭ havas multajn novajn elementojn kaj estas memstara pentalogio.

Ekde de 28-a de oktobro 2011, la serio Percy Jackson kaj la Olimpanoj estis en la listo de plej sukcesaj infanlibroj de la gazeto New York Times por 223 semajnoj.[1] La unua libro estis adaptita en kinartan filmon en 2010, kiu estis komerce sukcesa, sed ricevis miksitajn recenzojn. Filma adapto de la dua libro estis publikigita en 2013.

  1. "Best Sellers – The New York Times". New York Times. 28a de Novembro 2010. [1] Alirita la 4an de Junio 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search